Tekst piosenki Revu viviganto , La Perdita Generacio

Spis alfabetyczny tekstów piosenek:

Poniżej prezentujemy Wam tekst piosenki Revu viviganto , La Perdita Generacio
Zobacz także inne piosenki La Perdita Generacio

 

Estas tro fride ĉi-tie
socio fermiĝis jam
“tro stranga, tro eta, tro aĝa …”
kvankam ni nur serĉis amon

Sin malmoligi estas komforte
sed kiu nin varmigos
se ni ne estas varmigantoj!?

Ni bezonas niajn revojn
pri verda mond’
ni bezonas ĉiajn revojn
se ili estos perditaj
ni estus kaptitaj
fikse rigardantaj la grizan
do, revu pri bon’
kune vivigu la esperon!

Voĉoj nin flustras
“Neniam aliaj ŝatas vin
ne manĝu ne dancu, ne estu!
la registoj prizorgu sin”

Sin kuntirigi estas facile
sed kiu revolucios
se ni ne faras revolucion!?

Ni bezonas niajn revojn
pri verda mond’
ni bezonas ĉiajn revojn
se ili estos perditaj
ni estus kaptitaj
fikse rigardantaj la grizan
do, revu pri bon’
kune vivigu la esperon!

 

 

Serwis Młodzieżowy.pl, w tym cała redakcja, nie ponosi odpowiedzialności za tekst piosenki Revu viviganto - La Perdita Generacio . W przypadku naruszenia jakiś praw, prosimy o kontakt.

 

R E K L A M A

Najpopularniejsze